2008年4月11日星期五

Kiel mi lernas Esperanton?

Mi jam rakontis, kial mi lernas Esperanton. Nu, mi nun parolas pri miaj lernaj manieroj.

Mi pensas, ke por komencantoj (kiuj nenion konas pri Esperanto), Kurso de Esperanto estas bonega kurso. Oni povas senpage elŝuti ĝin, uzi ĝin ĉe via komputilo, kaj mirinde estas ke Kurso de Esperanto oferas korektantan servon, tute senpagan! Kaj la kurso estas en multlingvoj!

(
Български Català Chinese 中文 Česky Deutsch English Español Esperanto Ελληνική Français Hrvatski Islenska Italiano Korean 한국어 Latviešu Magyar Nederlands Nihongo 日本語 Polski Português Russkij Русский Slovenčina Slovenščina Srpski Српски Svenska Türkçe
)

Uzante tiu kurso, mi konas mian unuan esperantan amikon, André, kiu estas mia korektanto.

Kiam mi finis la lernon de tiu kurso, mi kontinuas lerni la kurson Gerda Malaperis (trovebla ĉi tie, aŭ ĉi tie), historieton skribitan per Claude Piron. Mi ankoraŭ
ne finas ĝin. Mi estas je la 22a ĉapitro (kaj mi baldaŭ finos ĝin!). André ankoraŭ estas mia korektanto por tiu kurso. Krome, Lernu! estas tre bona ttt-ejo por lerni Esperanton. Oni trovas multajn kursojn tie.

Fakte, Esperanto estas tre facila lingvo, malgraŭ kelkaj malfacilecoj, ekzemple la korelativoj, la afiksoj kaj la prepozicioj. Sed kiam vi ofte legas pri ili, ili faciliĝas.

没有评论: