2008年4月10日星期四

Kial mi lernas Esperanton?

Oni eble kuriozas, kial mi lernas Esperanton? Oni eble pensas, ke Esperanto nur estas planlingvo, ke preskaŭ neniu uzas ĝin, ke ĝi ne estas utila. Oni kredas, ke Esperanto ne havas tia kulturan subtenon, kia la naciaj lingvoj, do ĝi ne havas nenian valoron. Sed estas fakte, ke estas multe da esperantistoj kaj lernantoj en la mondo. Vidu tiu tablo suba (veninta el Vikipedio):
Esperanto (Lingvo Internacia)
Parolata en la tuta mondo
Denaskaj parolantoj proksimume 2000
Fremdlingvo / dua lingvo por taksoj inter 100.000 kaj 2.000.000 (depende de difino de Esperanto-parolanto)1 (planlingvo n-ro 1)
Lingvistika
klasifiko
Planlingvo

Oni opinias, ke E-o estas senvalora kaj ne-utila, sed kiel difini "utileco"?

Esperanto celas rompi la lingvan baron inter malsamlingvo-parolantoj. Zamenhof ne volas malaperigi aliajn lingvojn, li nur volas krei lingvon faciligi la komunikadon. Kaj mi trovas, ke esperantistoj sur reto tre ĝojas koni aliajn Esperanto-parolantojn, kaj ili facile komunikas, kie ajn ili venas. Konsiderante tiun fakton, mi pensas, ke Zamenhof sukcesas! Kompreneble, ni ankoraŭ havas multajn farendaĵojn. Nemulte da Esperanto-parolantoj povas ellerni la lingvon : multaj nur estas komencantoj (ekzemple, mi :-D)

Do, mi lernas tiun lingvon principe per intereso. Mi trovas lerni lingvojn interese, speciale lingvon tie facilan. Kaj mi pensas, ke estas interese paroli kun aliaj personoj el malsamaj landoj, en la sama lingvo! Kiam mi estis 16 jara mi ekkonis Esperanton, sed mi ne lernis ĝin, ĉar mi trovis ĝin malfacila. Je oktobro de la lasta jaro, mi akcidente relegis pri Esperanto, kaj tiufoje mi trovas ĝin pli facila - eble ĉar mi lernas la francan en universitato kaj ŝajnas ke estas pli facile lerni Esperanton, se oni scias la francan, ha ha! Do mi ĝin lernas, ĝis nun.

Vivu Esperanto!

没有评论: